El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

3D-projekcia prezentado en Yuyuan-ĝardeno de Ŝanhajo

| 2019-09-24
Bookmark and Share


La 19-an de septembro, en Yuyuan-ĝardeno de Ŝanhajo en orienta Ĉinio, okazis 3D-projekcia prezentado, kiu allogis multajn en- kaj eksterlandajn vizitantojn. Je la 7-a horo vespere la konstruaĵo Hefeng fariĝis granda ekrano por prezenti al la spektantoj kreskantajn florojn, flugantajn papiliojn, leviĝantajn kongming-lanternojn ktp.. Nokte, ĉe Jiuqu-ponto okazis ankaŭ spektaklo pri boatoj, kiu kaj la 3D-projekcia prezentado fariĝis konstantaj programoj en la ĝardeno. 



Yuyuan-ĝardeno estas antikva ĝardeno konstruita en la dinastio Ming (1368―1644). Ekde 1961, la ĝardeno estas malfermita al la publiko, kaj en 1982 ĝi estis enlistigita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kiel kultura restaĵo protektata de la ŝtato. 



Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments