【Facila Radio-programo】Fertabula reliefo: metiarto heredata de ĉina junulino

| 2019-09-27
Bookmark and Share



Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Fertabula reliefo: metiarto heredata de ĉina junulino


La 19an de aŭgusto, en la laborejo de "Fertabula reliefo Guo", Guo Haibo, heredanto de fertabula reliefo, provincnivela nemateria kultura heredaĵo de la provinco Hebei, en la nordo de Ĉinio, helpis sian filinon Guo Mohan fari reliefon.


En sia infaneco, Guo Mohan jam ŝatis la metiarton pri fertabula reliefo pro familia influo. En libera tempo ŝi ĉiam restas en la laborejo de la patro por fari fertabulan reliefon, kaj tiel ŝi pli kaj pli lertiĝas pri ĝi. Ŝi kapablas bati sur fertabulon, poluradi kaj kolorigi, taskoj kiuj postulas forton. Ŝi jam montris siajn verkojn en pluraj belartaĵaj ekspozicioj provincnivelaj kaj ŝtatnivelaj.


Guo Mohan emas diskonigi al aliaj gejunuloj la reliefan metiarton sur fertabulo por konsciigi ilin pri la graveco protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn.


Heredi : akiri postlasaĵon de la pasinta generacio.

Materio : tio, kies ekziston ni perceptas per la sensoj.

Metio : manlabora profesio.

Poluri : glatigi kaj briligi raspan aŭ krudan surfacon.

Provinco : parto de lando.

Reliefo : elstara cizelaĵo aŭ skulptaĵo sur glata fono.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments