El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis la blanka libro Ĉinio kaj la Mondo en la Nova Epoko

| 2019-09-27
Bookmark and Share


Okaze de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, en la 27-a de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio kaj la Mondo en la Nova Epoko. Per granda nombro da donitaĵoj kaj faktoj, la libro prezentas la atingojn, signifon kaj mondan kontribuon de la ĉina disvolvado en la pasintaj 70 jaroj. 


La libro montras, ke la sukcesa disvolvado de Ĉinio en tiuj 70 jaroj rezultas el tio, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo trovis por si la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj, kaj persiste iras laŭ la ĝusta vojo.


Pri la zorgoj de la internacia komunumo rilataj al la disvolvado de Ĉinio, la libro emfazas, ke la ŝtata prospero, nacia releviĝo kaj popola feliĉo estas ne nur la revo de la ĉina popolo, sed ankaŭ la komuna volo de diverslandaj popoloj. Por la mondo, la progreso de Ĉinio estas ŝanco, ne minaco kaj defio. La libro montras, ke la disvolvado de Ĉinio bezonas la mondon, kaj la mondaj paco, prospero kaj stabileco same bezonas Ĉinion. 


La libro mencias, ke en la nuna mondo, la estonteco de diversaj landoj estas firme kunligita, kaj la estonteco de ĉiu lando estas solidara kun tiu de la mondo. Se la landoj povas unuiĝi sub la komuna celo, kune dividi ŝancojn kaj alfronti defiojn, oni povas konstrui la Homaran Komunumon de Komuna Estonteco kaj pli belan mondon, kaj tiel havi pli brilan futuron.


La blanka libro en 8 lingvoj -- ĉina, angla, franca, rusa, germana, hispana, araba kaj japana, estas eldonita de la Popola Eldonejo kaj la Ĉina Fremdlingva Eldonejo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments