Ĉinoj pretiĝas por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de ĈPR!

| 2019-09-29
Bookmark and Share

En la 1-a de oktobro 1949 estis fondita Ĉina Popola Respubliko (ĈPR). Pro tio, ĉiujare en tiu dato ĉinoj celebras la nacian tagon, kiu daŭras tutan semajnon. Ekde mia transloĝiĝo al Ĉinio, en 2015, mi ĉiam pasigis tiujn feritagojn en Brazilo, kaj ĉijare por unua fojo pasigos ĝin en Ĉinio.


Lumprezentaĵo en Pekino festas la la 70-an datrevenon de la fondiĝo de ĈPR

 

Ruĝaj lanternoj estas ĉie en Pekino, kreante pejzaĝon kiu memorigas min pri la Printempa Festo. Mi ne certas ĉu tiu tradicio rilatas al la Nacia Tago aŭ al la ĵus okazinta Mezaŭtuna Festo, sed certe la lanternoj restas por ambaŭ.


Dum la ferioj mi vizitis Xiangshan-parkon (Bonodoraj Montetoj ), pri kiu mi jam verkis apartan artikolon antaŭe. Mi diversfoje revenis al tiu loko, unu el la plej ŝatataj de mi inter la plej proksimaj al mia hejmo, do kiam mi ne havas tempon por iri al pli fora loko, Xiangshan-parko estas unu el miaj ĉefaj elektoj.


La vojo al Xiangshan-parko estas ekzemplo de la progreso de Ĉinio: kiam mi iris tien por la unua fojo, la loko estis atingebla nur per buso, kaj antaŭ la parko estis preskaŭ neniu komerco, stratoj estis malbelaj, abundis malnovaj loĝejoj kaj turistoj estis tre malmultaj, krom dum oktobro kaj novembro, pro la flavaj kaj ruĝaj folioj, kiuj ĉiam allogis homojn al tiu loko. La strato al la okcidenta pordego, la plej proksima al la bushaltejo, estis preskaŭ dezerta, kaj ŝildoj gvidis la turistojn al la norda pordego, tra strateto iom pli bela kaj kun iom da komerco.


Mi en Xiangshan-parko, ĉijare, dum Mezaŭtuna Festo


Post unu jaro mi revenis tien kaj la pejzaĝo estis tute alia: per nova metrolinio, kun trajnoj preskaŭ malplenaj, mi atingis la lokon. La stratoj estis renovigitaj kaj aspektis multe pli belaj kaj amikaj al piedirantoj. Renovigado de domoj estis vigla, kvazaŭ la tuta kvartalo estis rekonstruata. Ŝildoj gvidis la turistojn al la okcidenta pordego, kaj ĉe la strato antaŭe silenta kaj preskaŭ senviva estis ekfloranta komerco. Nova ŝildo sciigis al mi la nomon de tiu strato: Maimai, kiu signifas “vendoj kaj aĉetoj”.


Pasintjare, dum somero, mi revenis al tiu loko kaj konstatis la ekziston de pli da homoj en la metroo: jam estis malfacile trovi seĝon por sidiĝi. Ankaŭ sur stratoj kaj en la parko estis pli da homoj ol antaŭe. En aŭtuno mi revenis ankoraŭfoje por vidi la famajn flavajn kaj ruĝajn foliojn, kaj surpriziĝis pri la longaj vicoj kaj amaso da turistoj. Mi diversfoje uzis la metrolinion al Xiangshan-parko, ĉar ĝi iras ankaŭ al la Somera Palaco kaj al la Botanika Ĝardeno, kaj pro tio mi povas atesti, ke ĉiusemajnfine sufiĉe multaj turistoj iras tien.


Dum tiuj jaroj, mi akompanis la vigliĝon de la komerco ĉe strato Maimai, kaj dum la ferio vidis ĝin plena de homoj aĉetantaj kaj vendantaj varojn. Nun tiu strato ja meritas sian nomon. Tie eblas aĉeti manĝaĵojn, memoraĵojn kaj diversajn alispecajn varojn kontraŭ bona prezo, certe multe pli malalta ol tiu, kiun vi trovos ene de la parko. Ĉifoje mi profitis la okazon por aĉeti freŝajn fruktojn.


Belaj lotusoj venigas turistojn al Xiangshan-parko dum somero.


Ene de la parko, ankaŭ okulfrape kreskis la nombro da turistoj, kaj konsekvence de tio, ankaŭ komerco vigliĝas ene de la parko, kun pliaj vendejoj kaj elektebloj por la turisto. Tio igas viziton al Xiangshan-parko pli konvena, kaj la pli granda nombro da turistoj ne ĝenas, ĉar la parko estas vasta kaj ili disiĝas tra vasta areo. Ĉifoje, post atingi la montopinton mi decidis sekvi la muron ĝis la apuda monto kaj malkovris vastan regionon, kiu estis preskaŭ dezerta malgraŭ siaj belaj pejzaĝoj.


Tiu parko antaŭe funkciis kiel imperia ĝardeno, kaj dum la lastaj monatoj de la revolucio Mao Zedong loĝis tie, do tiu parko ankaŭ atestas la longan historion de Ĉinio. Tamen ĉifoje mi ne sukcesis viziti la iaman loĝejon de Mao Zedong: policistoj blokis ĉiujn enirejojn al ĝi pro vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj aŭtoritatoj.


Tiu vizito ŝajne rilatas al la 70-a datreveno de la fondiĝo de ĈPR, kaj pro ĝi mi eksuspektis ekziston de iu ligo inter la Mezaŭtuna Festo de 1949 kaj la fondiĝo de nova Ĉinio. Mi decidis priesplori la temon kaj malkovris, ke en tiu jaro Mezaŭtuna festo okazis en la 6-a de Oktobro, alivorte kvin tagoj post la fondiĝo de la nova respubliko. Tio ankaŭ signifas, ke ĉijare ni jam celebris la 70-an Mezaŭtunan Feston post tiu momento.


Mi kaj fiŝoj antaŭ la iama loĝejo de Mao Zedong, pasintjare.


Tiu ĉina tradicia ferio okazas tre proksime al Nacia Tago, pasintjare ambaŭ estis kunligitaj kaj venontjare ili koincidos! Tio okazas, ĉar Mezaŭtuna Festo sekvas la tradician lunan kalendaron de Ĉinio, dum la Nacia Tago sekvas la Gregorian Kalendaron.


Mi kutimas sportumi ĉiusemajne en Yuyuantan-parko, kiu ankaŭ estas ornamita de belaj ruĝaj lanternoj atendante la 70-an datrevenon de la fondiĝo de ĈPR. La lando pretiĝas por granda festo, kaj semajnfine oni blokas la ĉirkaŭaĵojn de Tiananmen-placo por provludo de grandioza parado.


Samtempe mi legas la novelojn de Lusin, esperantisto, kiu estas ankaŭ unu el la plej gravaj ĉinaj verkistoj de la pasinta jarcento, kaj hazarde mi legis, antaŭ kelkaj tagoj, rakonton pri kiel ĉinoj festis Nacian Tagon antaŭe, en la epoko de la Respubliko de Ĉinio (1911-1949): gardistoj surstrate petis al homoj pendigi flagojn, homoj eliris siajn domojn por pendigi malnovan nacian flagon antaŭ siaj loĝejoj. Kelkaj forgesis demeti ĝin vespere kaj faris tion en la sekva mateno.


La iama loĝejo de Mao Zedong, preskaŭ dezerta antaŭ du jaroj, nun ricevas multajn vizitantojn


Kiom da kontrasto kun nuna epoko! La fiero de nunaj ĉinoj pri sia lando estas okulfrapa, kaj antaŭ multaj loĝejoj oni pendigas flagon de Ĉinio multe pli frue ol en la Nacia Tago, kaj lasas ĝin longe. Antaŭ multaj loĝejoj flago restas dum tuta jaro, kaj ĝi ĉiam aspektas nova kaj bela. Eĉ antaŭ mia loĝejo estas flago de Ĉinio ĉe la pordego, rezulte de la lasta renovigo de la konstruaĵo.


Ĉinaj maljunuloj ankoraŭ rememoras la epokon de malriĉeco kaj malsato, dum nunaj ĉinaj junuloj havas oportunojn neimageblajn de la pasintaj generacioj: ili manĝas bone, studas kaj eĉ vojaĝas eksterlande, oportunoj kiujn iliaj geavoj ne havis. Ĉinio ja havas multajn kialojn por festi en tiu ĉi 1-a de oktobro, kaj mi profitas la okazon por esprimi miajn bondezirojn okaze de tiu ĉi festo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments