El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Joël Bellassen: Festivalo pri Ĉinaj Ideogramoj konigas al franca publiko kulturon pri ĉinaj ideogramoj

| 2019-09-29
Bookmark and Share

Ĉiusemajne, franca ĉinologo kaj ĉinlingva pedagogo Joël Bellassen du- aŭ trifoje aŭdas la demandon "Kial vi lernis la ĉinan lingvon?".


Pri tio, Bellassen klarigis, ke la ĉina lingvo ne nur estas lingvo malproksima de li, sed ankaŭ signifas malproksimajn skribon kaj kulturon. Ĝuste tiu distanc-sento fariĝis lia motoro senĉese esplori la ĉinan lingvon. 


Franca ĉinologo kaj ĉinlingva pedagogo Joël Bellassen


Nuntempe, kvankam Bellassen emeritiĝis antaŭ pli ol du jaroj, li ankoraŭ gvidas studprogramon en la Nacia Instituto pri Orientaj Lingvoj kaj Civilizacioj. Li ankaŭ rolas kiel prezidanto en tri francaj asocioj pri ĉinlingva instruado, nome Eŭropa Asocio pri Instruado de la Ĉina Lingvo, Franca Asocio de Ĉinlingvaj Instruistoj kaj Asocio de Festivalo pri Ĉinaj Ideogramoj. Inter ili, al Bellassen plej plaĉas la lasta, kvankam ĝi ne estas granda organizo. Inter la 10-a kaj la 14-a de septembro, sub la helpo de la Ĉina Kultura Centro en Parizo, registaro de la 13-a Distrikto de Parizo kaj la Kultura Centro de Japanio, okazis Festivalo pri Ĉinaj Ideogramoj, kiu allogis multajn francojn kiuj interesiĝas pri la ĉina ideogramo.


Ideogram-bazita gramatiko rapidigas lernadon de alilandanoj pri la ĉina lingvo 


Bellassen emfazis, ke la ĉefa celo de la Festivalo de Ĉinaj Ideogramoj ne estas por popularigi la ĉinan lingvon, sed por ke francoj havu pli profundan impreson pri ĉinaj ideogramoj, rigardu ilin kiel kulturan esprimon kaj uzu ilin. Do, dum la festivalo li elektis nur  2-5 ĉinajn ideogramojn, por ke francaj spektantoj komprenu iliajn signifojn kaj spertu ilian belecon en formo. Kvankam plejparto de francoj tute ne konas la ĉinan lingvon, ili povas, per tiu ŝanco, eniri la mondon de la lingvo, kaj sperti kaj memori tiujn ideogramojn.


La penso de Bellassen pri la Festivalo de Ĉinaj Ideogramoj estas ligita kun lia sperto pri instruado de la ĉina lingvo, laŭ la metodo ideogram-bazita gramatiko, responda al la vort-bazita. Kiam alilandanoj eklernas la ĉinan lingvon, ili unue devas kompreni la signifon de ĉiu ideogramo en vortoj. Ekzemple, por kompreni la vorton “Xuexiao”(lernejo), oni devas scii, kion signifas "xue”, kaj kio estas "xiao"? Bellassen opinias, ke tio eble ne gravas por ĉinoj, tamen estas grava por alilandaj komencantoj.



Ĉijara festivalo en Parizo estas sukcesa, kaj ricevis aplaŭdojn de multaj francaj amikoj. Bellassen esperas sekvi la modelon de la Muzika Festo de Francio por allogi pli da homoj. Li celas disvastigi la feston ne nur en Parizo, sed ankaŭ en aliaj provincoj, projekcii ĉinajn ideogramojn sur Eiffel-Turon kaj la Triumfan Arkon, por ke la Festivalo de Ĉinaj Ideogramoj pli populariĝu kaj ĉiuj francoj havu ŝancon koni ĉinajn ideogramojn. Por realigi tiun celon li aktive serĉas partnerojn kaj sponsorojn.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments