El Popola Ĉinio>头条新闻>

Glaciaĵoj ŝatataj de Putin estos eksportataj

| 2019-09-30
Bookmark and Share

Rusaj glaciaĵoj


Rusa amaskomunikilo raportis, ke Kolenovska Kombinato de Laktaĵoj kaj Ladmanĝaĵoj de Rusio konstruos laborejon pri eksportado de glaciaĵoj. Glaciaĵoj kun la marko "kolenovska melkobovineto" estis plurfoje laŭdataj de la rusa prezidento Vladimir Putin.


Rusaj glaciaĵoj en ŝanhaja superbazaro pri importaĵoj riĉigas vivon de lokanoj en somero. (el la novaĵagentejo Xinhua)


Putin alte taksis la glaciaĵojn kun tiu ĉi marko en la rusa internacia aviada kaj aerokosma ekspozicio en la jaroj 2017 kaj 2019 respektive. En marto lastjare, Putin diris, ke glaciaĵoj kun la marko "kolenovska melkbovineto" estas la plej bongustaj. Post tio, tiu marko estas en la unuaj tri lokoj en la glaciaĵa merkato de Rusio.


En la lastaj jaroj, rusaj glaciaĵoj estis pli kaj pli ŝatataj de alilandanoj, precipe ĉinaj konsumantoj. Rusaj produktantoj pliigas eksportadon de glaciaĵoj al Ĉinio.


Rusaj glaciaĵoj en la baozi-restoracio Qingfeng en Pekino


Ekde la jaro 2017, rusaj glaciaĵoj estas aĉeteblaj en la restoracio de baozi-o, vaporumita farĉita pastobulo, Qingfeng en Pekino. Multaj klientoj interesiĝas pri la rusaj glaciaĵoj. Kvankam la prezo estas alta, multaj homoj volas aĉeti ilin. Vendistoj en la restoracio diris, ke tiuj glaciaĵoj estas bone vendataj.


Donitaĵoj el la Ĝenerala Administracio de Dogano de Ĉinio montris, ke Ĉinio jam permesis al 49 rusaj kompanioj eksporti glaciaĵojn al Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments