El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino estas ekologia muzeo

| 2019-09-30
Bookmark and Share

Inter la 28-a de aprilo kaj la 7-a de oktobro la Internacia Hortikultura Ekspozicio okazas en la distrikto Yanqing, nordokcidenta Pekino. Dum 162 tagoj, ĝi estas populara vidindejo en la somero de 2019.


Vizitantoj antaŭ la Ĉina Pavilono


En la ekspozicio oni povas promeni inter ĝardenoj kaj konstruaĵoj kun trajtoj de Ĉinio kaj aliaj landoj, koni specialaĵojn de diversaj lokoj, gustumi multajn manĝaĵojn, kaj spekti folkloran prezentadon de diversaj landoj... Krom tio, la ekspozicio estas ankaŭ muzeo kun riĉaj enhavoj!



En la halo de la ĉina ekokulturo oni povas vidi plantojn menciitajn en la unua kolekto de ĉinaj poeziaĵoj Libro de Poezio antaŭ pli ol du mil jaroj. De antikveco ĝis nun, per plantoj homoj vivas kaj esprimas sentojn pri la vivo. Iuj nomoj de la plantoj estas uzataj ĝis nun, kaj aliaj aperas nur en la poeziaĵoj.


En la areo pri hortikultura historio, vizitantoj povas trovi la prototipojn de envaza flor-aranĝo kaj greftado kaj klasikajn hortikulturajn verkojn.


Ĝardeno de la ĉina urbo Tianjin montras la urban historion.


Anhui-stila korto en la pavilono de la provinco Anhui


Ankaŭ la internacia zono havas riĉajn enhavojn. Malsamaj landoj prezentas siajn trajtojn en malsamaj manieroj. Iuj landoj emfazas la harmonion inter la homaro kaj la naturo, kaj aliaj fokusiĝas pri specialaj konstruaĵoj kaj manĝaĵoj. En la Germana Pavilono, la rakonto dirata en la unua persono priskribas ŝanĝojn de karb-industrio kaj ekologian disvolviĝon ĉe landlimo de la iamaj Germana Demokratia Respubliko kaj Germana Federacia Respubliko. 


Klarigo per malnovstila telefono en la Germana Pavilono


En la turka pavilono estas tradiciaj domoj. Jen la interno de domo en sudorienta Anatolio de Turkio.


La ekspozicio estas kultura festo. Homoj povas koni kiel la homaro kaj la naturo inter-akomodiĝi kaj kiel la homaro akiri nutraĵon por krei la novan vivon.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments