El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Konstanze Schönfeld prezentis TEJOn en Pekino

| 2019-09-30
Bookmark and Share

La 28-an de septembro, en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, dum monata renkontiĝo de la Pekina Esperanto-Asocio, germana esperantistino Konstanze Schönfeld (Tuŝka) prezentis sian agadon en la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ŝi klarigis pri la strukturo kaj la celoj de TEJO, kaj rakontis pri siaj iamaj spertoj kiel vicprezidanto kaj poste ĝenerala sekretario de TEJO. Dum la prelego, Tuŝka multe interŝanĝis ideojn kun lokaj esperantistoj kaj studentoj de la Esperanto-kurso de la universitato.


Nuntempe Tuŝka studas en Fudan-Universitato en Ŝanhajo.





Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments