El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zaozhuang-a Universitato bonvenigis novajn studentojn

| 2019-09-30
Bookmark and Share


La 27-an de septembro, Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, okazigis ceremonion por akcepti E-librojn donacitajn de Ragnar Baldursson, eksa legacio de la islanda ambasadejo en Ĉinio, la ceremonio estas ankaŭ por bonvenigi novajn studentojn de E-fako. 


La ceremonio konsistis el 3 partoj: 



Unue, Ragnar Baldursson, al la Esperanto-Muzeo donacis E-librojn de sia patro, kiu bedaŭrinde forpasis en la pasinta jaro. Kiel rekompenco Zaozhuang-a Universitato donacis al Ragnar esperantigitan ĉinan klasikaĵon Strangaj Rakontoj de Liaozhai, eldonitan de la universitato. 


Due, parolis reprezentantoj de instruistoj kaj studentoj de E-fako. 



Trie, okazis kunveno de la konsilio de la E-fako de la universitato, en kiu Ragnar Baldursson estis nomumita kiel honora konsilanto, kaj la membroj de la konsilio diskutis pri la disvolvado kaj planoj de E-fako. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments