El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Komenciĝis Esperantaj lecionoj de Artkolegio de Kunming en la nova kampuso

| 2019-10-08
Bookmark and Share

Post komenco de E-lernado, la novaj lernantoj aliĝis al la Studenta E-klubo de la Artkolegio de Kunming.


La 27an de septembro lernantoj el la Kolegio de Aviado kaj Turismo sub la Artkolegio de Kunming havis la unuan lecionon de Esperanto en Woyunshan, unu el la novaj kampusoj de la artkolegio. Esperantaj lecionoj de la Kolegio de Aviado kaj Turismo en la nova semestro komenciĝis en la 9a de septembro, kaj okazas unufoje ĉiusemajne. Ĉirkaŭ cent lernantoj elektis Esperanton kiel nedevigan lernobjekton, instruatan de Zhang Lianjin kaj Liu Baoguo el Ĉinio kaj Alessandra Madella el Italio.


Instruas Alessandra Madella kaj Liu Baoguo


Por protekti la medion de la lago Dianchi, en la 17a kaj 18a de septembro la Kolegio de Aviado kaj Turismo transloĝiĝis al Woyunshan en okcidenta Kunming, kiu estas je 40 kilometroj for de la urbocentro. La nova ejo situas inter pinoj kaj cipresoj. La bela kaj kvieta medio helpas studadon de la lernantoj. Aliaj kolegioj sub la Artkolegio de Kunming transloĝiĝos al diversaj lokoj unu post alia.


Lernantoj


Liu Baoguo kaj Alessandra Madella

Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments