El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

La montaro Qilian post neĝado

| 2019-10-08
Bookmark and Share


La 6-an de oktobro, pro la malvarma fluo la unua neĝo en la kuranta jaro falis ĉirkaŭ la montaro Qilian en la urbo Zhangye de la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio. Post la neĝado, la tuta montaro kaj la apuda herbejo blankiĝis kaj aspektis kiel bela pentraĵo. 





La montaro Qilian troviĝas ĉe la limo inter la nordorienta parto de Qinghai-provinco kaj la okcidenta parto de Gansu-provinco. Ĝi, unu el la ĉefaj montaroj de Ĉinio, konsistas el pluraj nordokcident-sudorientaj paralelaj montoj kaj larĝaj valoj. Pro la multspecaj kaj bonkvalitaj mineralaj resursoj, la montaro Qilian estas konata kiel "monto kun miloj da trezoroj". La malvarma kaj humida klimato en la montaro estas taŭga por kreskado de herboj. Sur la monto kun la altitudo de pli ol 2 800 metroj estas grandaj herbejoj, kiuj helpas la disvolvadon de tiea brut-bredado. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments