El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio daŭre estas la plej granda fonto de internaciaj turistoj en la azi-pacifika regiono

| 2019-10-09
Bookmark and Share

En la Granda Palaco, Bangkoko


MasterCard, la teknika kompanio por la monda pago, raportis lastatempe, ke la ĉeftero de Ĉinio daŭre tenas la merkatan lokon de la plej granda fonto de internaciaj turistoj en la azi-pacifika regiono. La unuaj kvin turismaj cellokoj en la azi-pacifika regiono estas Bangkoko, Singapuro, Kuala-Lumpuro, Tokio kaj Seulo, kaj plej multe da vojaĝantoj al tiuj lokoj venas de la ĉeftero de Ĉinio. 


La raporto publikigita de la kompanio pri la cellokoj de vojaĝantoj en la azi-pacifika regiono en 2019 montras, ke de 2012 la ĉeftero de Ĉinio superis Japanion kaj fariĝis la plej granda fonto de turistoj en la azi-pacifika regiono, kaj ĝi tenas la lokon ĝis nun. La ĉeftero de Ĉinio estas unu el la unuaj tri fontoj de turistoj por vojaĝo al 82 urboj (okupantaj pli ol duonon de la 161 cellokoj menciitaj en la raporto) en la azi-pacifika regiono. Inter la 20 plej multe vizitataj cellokoj en la azi-pacifika regiono, inkluzive de Bangkoko, Singapuro, Kuala-Lumpuro, Tokio kaj Seulo, 13 havas la plej multajn turistojn el la ĉeftero de Ĉinio.


Multe kreskas la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al aliaj landoj, kaj samtempe kreskas ankaŭ la nombro de vizitantoj al Ĉinio. 41 el la 161 plej multe vizitataj cellokoj estas en Ĉinio, je 26% de la cellokoj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments