El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino premiera ceremonio de la dokumenta filmo La Novaj Rakontoj pri Zhejiang

| 2019-10-10
Bookmark and Share

La 9-an de oktobro en Pekino, Ĉinio, okazis tutgloba premiero de la dokumenta filmo La Novaj Rakontoj pri Zhejiang. La premiera ceremonio estas gvidita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj okazigita de El Popola Ĉinio


Honoraj gastoj en la ceremonio


La ceremonion ĉeestis kaj faris parolojn Jiang Jianguo, vicministro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Michael Bates, eksa vicprezidanto de la Brita Ĉambro de la Lordoj, Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Wu Hailong, prezidanto de la Asocio pri Ĉina Publika Diplomatio, kaj Song Jingwu, vicprezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. En la okazaĵo partoprenis ankaŭ pli ol 300 ĉinaj kaj eksterlandaj gastoj kaj raportistoj.



En sia parolado, Jiang Jianguo diris, ke rakontoj pri Ĉinio devas esti enhavriĉaj, kaj la plej grave estas kiel rakonti kaj kiu rakonti. Nia kunlaboro kun Michael Bates estas noviga ekzemplo por kune rakonti al la mondo la Homaran Komunumon de Komuna Estonteco. 


Michael Bates diris: "Dum la piedvojaĝo, la bonkoreco de homoj en Zhejiang kaj tieaj belaj pejzaĝoj kaj riĉaj kulturoj profunde impresis nin. Mi esperas, ke ni, per la vojaĝo, faros malgrandan kontribuon por akceli la amikajn interŝanĝojn kaj kompreniĝon inter ĉinoj kaj britoj."



Michael Bates kaj lia edzino Li Xuelin piede vojaĝis de la urbo Hangzhou ĝis Wenzhou en la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, dum unu monato. La dokumenta filmo La Novaj Rakontoj pri Zhejiang registris ilian vojaĝon kaj, per vivecaj flimetoj kaj interesaj enhavoj, bildis viglecan kaj vivplenan Ĉinion. 


En la dokumenta filmo Michael Bates rakontis la vivon de ordinaraj ĉinoj, kiujn ili renkontis dum la vojaĝo,  diskonigis siajn spertojn pri ĉinaj disvolvado kaj atingoj en la pasintaj 70 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj rakontis la klopodon de la lando por la feliĉa vivo. 


Laŭraporte, ekde la 13-a de oktobro, la dokumenta filmo estos dissendita de la usona televido CNBC, la retejo de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal, Ĉina Centra Televido kaj en aliaj amaskomunikiloj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments