El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino

| 2019-10-11
Bookmark and Share

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faras paroladon en la ferma ceremonio.


Vespere de la 9a de oktobro en Yanqing-distrikto de Pekino okazis la ferma ceremonio de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en 2019. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.


Arta prezento en la ferma ceremonio


La organiza komitato de la ekspozicio anoncis en la 8-a de oktobro, ke la internacia festo pri hortikulturo, kiu daŭris pli ol kvin monatojn, akceptis 9 340 mil vizitojn.


Ĉina Pavilono


Internacia Pavilono


Sur la tero de 503 hektaroj oni starigis pli ol cent diversformajn ĝardenojn, konservis kaj plantis 230 mil arbojn, eksponis pli ol 8 000 ĉinajn kaj eksterlandajn hortikulturajn verkojn kaj prezentis pli ol 820 specojn da legomoj, fruktarboj kaj ĉinaj kurac-herboj. Ili vive montris la ideon pri harmonia kunekzisto de homoj kaj la naturo.


Sieraleona Tago


Ekspozicio pri krizantemoj


Jiang Zehui, prezidanto de la Ĉina Floro-Asocio, vicdirektoro de la organiza komitato de la ekspozicio kaj plenuma direktoro de la plenuma komitato de la ekspozicio, diris: "Dum la ekspozicio ni okazigis tri fakajn kunvenojn, t.e. la Monda Kunveno pri Ornama Hortikulturo, la 71a Jarkunveno de la Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj kaj la Internacia Forumo de Verda Urbo, kun ĉeesto de pli ol 300 homoj el 69 landoj kaj ses internaciaj organizoj, ĉeftemaj prelegoj faritaj de pli ol 20 ĉinaj kaj eksterlandaj hortikulturaj fakuloj kaj publikiĝo de la Deklaro de la Monda Kunveno pri Ornama Hortikulturo en 2019. Tio estas la unua fojo en la historio de la Internacia Hortikultura Ekspozicio."


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments