El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon kun Narendra Modi en Hindio kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo

| 2019-10-11
Bookmark and Share

En la 27a kaj 28a de aprilo lastjare ĉina prezidanto Xi kaj hindia ĉefministro Modi havis neoficialan kunvenon en Wuhan de Ĉinio.


De la 11a ĝis la 13a de oktobro la ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon de la ĉina kaj hindia ŝtatgvidantoj kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo, laŭ invito de la hindia ĉefministro Narendra Modi kaj la nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari.


Laŭ invito de la hindia ĉefministro Narendra Modi, en la 11a kaj 12a de oktobro la ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Hindion por ĉeesti la duan neoficialan kunvenon de la ĉina kaj hindia ŝtatgvidantoj en Chennai. Hindia amaskomunikilo raportis, ke post kiam Xi atingis Chennai, Modi okazigos apartan bonvenigan ceremonion por li. Sekve Modi akompanos Xi viziti la templojn ĉemare. En la 12a de oktobro la du ŝtatgvidantoj promenos kaj libere parolos same kiel ili faris en la unua neoficiala kunveno en Wuhan de Ĉinio.


Tio estas la unua eksterlanda vizito de la prezidanto Xi post la solena celebrado por la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj la refoja vizito de ĉina prezidanto al Nepalo post 23 jaroj. La vizito aldonos novan movforton al la rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio, tiuj inter Ĉinio kaj Nepalo kaj tiuj inter Ĉinio kaj Suda Azio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments