El Popola Ĉinio>头条新闻>

Formiĝis reto de rapida ŝargado sur aŭtoŝoseoj de Ĉinio

| 2019-10-12
Bookmark and Share


Kun multiĝo de ŝargiloj sur aŭtoŝoseoj, elektraj aŭtoj povas veturi longdistance. En la 9-a de oktobro la novaĵ-agentejo Xinhua raportis, ke laŭ la Kompanio pri Servo de Elektra Veturilo sub la Ĉina Ŝtata Krado, dum la ĵus pasintaj feritagoj de la Nacia Tago elektraj aŭtoj fariĝis ĉefaj transportiloj sur aŭtoŝoseoj. Rezulte, la tage averaĝa ŝargkvanto de aŭtoŝoseaj ŝargiloj multe pliiĝis kaj atingis 408 mil kilovatojn hore. La ŝargkvanto 3,6-obliĝis kompare kun tiu en la ordinaraj tagoj, kaj duobliĝis kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. 


Antaŭe, posedantoj de elektra aŭtomobilo embarasiĝis pro manko de ŝargiloj. Por solvi tiun problemon, en la lastaj jaroj Ĉinio pozitive antaŭenigas konstruadon de ŝarg-instalaĵoj sur aŭtoŝoseoj. Ĝis nun, la ampleksa reto de rapida ŝargado jam estas finkonstruita, kaj la Ŝtata Krado havas 2 080 ŝarg-staciojn kaj 8 432 ŝarg-fostojn, kiuj estas dismetitaj sur aŭtoŝoseoj de 50 mil kilometroj, ligantaj 171 urbojn de 19 provincoj. La averaĝa distanco inter du ŝarg-stacioj estas malpli ol 50 kilometroj kaj elektra aŭto povas esti plene ŝargita en duonhoro.


La oportuno de ŝargado multigis vojaĝojn per elektraj aŭtoj. Statistikoj montras, ke ekde la kuranta jaro, ŝargadoj de elektraj aŭtoj sur aŭtoŝoseoj de Ĉinio rapide kreskas, precipe en feritagoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments