Blackmores: ĉina merkato estas tre alloga por eksterlandaj kompanioj

| 2019-10-12
Bookmark and Share


Lastatempe, Peter Osborne, azia ĉefo de Blackmores, aŭstralia kompanio de saniga nutraĵo, ricevis skriban intervjuon de la novaĵagentejo Xinhua. Li skribis, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) montris grandegan potencialan forton de ĉina merkato kaj bonan komercan medion de la lando. Li kredas ke Ĉinio baldaŭ fariĝos la monde plej granda merkato de Blackmores.


La kompanio eniris en ĉinan merkaton en 2012 kaj nun kunlaboras kun famaj retbutikaj platformoj, inkluzive de Alibaba kaj JD. Kiel membro de la Entreprenanta Alianco de ĈIIE, ĝi partoprenis en la unua ĈIIE okazinta en novembro 2018.


Osborne rimarkigis, ke Ĉinio estas la plej granda merkato de Blackmores ekster Aŭstralio. En la pasinta jaro, la kompanio vendis al ĉinaj konsumantoj produktojn kun valoro de pli ol 200 milionoj da aŭstraliaj dolaroj (ĉ. 136 milionoj da usonaj dolaroj), kun kresko de 20% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. La kompanio havas pli ol 1 000 specojn da produktoj kaj ĉirkaŭ 100 el ili estas vendataj en Ĉinio. Dank' al la ekspozicio, la kompanio altiris pli da atento. 


Pri la necerteco de la internacia komerca medio, Osborne opinias, ke Ĉinio estas grava merkato por ĉiuj landoj kaj kompanioj. Ĉinio kaj Aŭstralio ambaŭ subtenas liberan kaj malferman komercon. ĈIIE celas plue malfermi ĉinan merkaton kaj kuraĝigi importadon de varoj kaj servoj. La malfermado de ĉina merkato daŭre havos pozitivan efikon sur la monda komerco.


Osborne skribis ankaŭ, ke la kompanio atendas partopreni en la dua ekspozicio, daŭre partneriĝi kun pli da ĉinaj entreprenoj kaj liveri al ĉinaj konsumantoj pli multajn sanigajn servojn.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments