El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-societo de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato havas novajn membrojn

| 2019-10-15
Bookmark and Share


La 11-a de oktobro estis varba tago de societoj de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (PLKU), inkluzive de Esperanto-societo, kiu fondiĝis en 2018.



Post komenciĝo de la aŭtuna semestro, la societo diskonigis varbajn informojn per sia oficiala konto en WeChat, kaj aktivuloj vizitis studentajn dormoĉambrojn por fari diskonigon. Huang Yahan, prezidanto de la societo, diris, ke dum la vizitado en la pasinta jaro, ŝi renkontis nur unu studenton kiu iom scias Esperanton, kaj ĉijare kelkajn tiajn studentojn. 



En la varba tago al la societo aliĝis 66 studentoj, inkluzive de 10 eksterlandaj studentoj.



Prof. Li Weilun servas kiel instruisto de la societo. La Esperanto-lecionoj okazas en antaŭtagmezo de ĉiu sabato. Krome, en la lasta sabato de ĉiu monato okazas Esperanto-renkontiĝo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments