El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperantaj ekskunlernantoj renkontiĝis post 35 jaroj

| 2019-10-18
Bookmark and Share


La 16an de oktobro en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, refoje renkontiĝis post 35 jaroj iuj ekskunlernantoj de Esperanta fako. Duan Yongxing, instruisto de paroliga kurso tiutempe, ĉefo de Artkolegio de Kunming kaj prezidanto de Yunnan-a Esperanto-Asocio, akceptis ilin en Yunnan-a Artista Domo. Ili ĝoje rememoris la pasintajn okazaĵojn.


Meze de la 1980aj jaroj Esperanto-movado aktivis en Yunnan-provinco. En aŭgusto 1984, subtenite de veteranaj esperantistoj Zhu Jiabi, tiama komandanto de la milita regiono de Yunnan, kaj Fang Zhongbo, tiama vicprezidanto de la Yunnan-a Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Yunnan-a Esperanto-Asocio kaj fremdlingva fako sub Yunnan-a Universitato kune starigis Esperantan fakon, kio postulas du-jaran lernadon. Preskaŭ 50 lernantoj el diversaj lokoj de Ĉinio partoprenis la studon.


Inter la instruistoj estis la konata esperantisto Laŭlum kaj aliaj veteranoj el diversaj lokoj de Ĉinio, kiel Zhou Qianyun, Zhang Zai, Qin Kaiji, Duan Yongxing kaj Xie Jian. La kurso ne nur bakis laborantojn por la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto en Kunming en 1985 kaj la 71a UK en Pekino en 1986, sed ankaŭ semis verdajn semojn por Esperanto-movado en Ĉinio.


Raportis Zhang Lianjin

Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments