El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Interreta Konferenco publikigis 15 sciencajn kaj teknikajn atingojn

| 2019-10-21
Bookmark and Share


La 20an de oktobro en Wuzhen, Ĉinio, inaŭguriĝis la sesa Monda Interreta Konferenco kun la temo "Intelekta interkonektado por malfermo kaj kunlaboro -- kune konstrui interretan komunumon de komuna estonteco".


La konferenco publikigis 15 avangardajn sciencajn kaj teknikajn atingojn pri interreto en la tuta mondo. La konferenco kolektis centojn da atingoj, precipe pri artefarita intelekto, 5Ga tekniko, granda datumaro, nub-komputado, diĝita fabrikado, industria interreto, kaj la rezulto estis prijuĝita per voĉdonado de komitato konsistanta el 39 pioniroj en la kampo de la interreto el Ĉinio, Usono, Germanio, Japanio kaj aliaj landoj. La atingoj espereble donos grandan movforton al homa vivo, progresoj sciencaj kaj teknikaj, ekonomia disvolvado kaj socia reformado.


La konferenco publikigis ankaŭ la bluajn librojn Raporto pri Monda Interreta Disvolvado 2019 kaj Raporto pri Ĉina Interreta Disvolvado 2019, kaj la libron Wuzhen-a Perspektivo 2019, kiuj montras pripenson, esploron kaj kontribuon de Ĉinio por disvolvado kaj administrado de la tutmonda interreto.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments