El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano: ekstera komerco de Ĉinio estas ĝenerale stabila kun altiĝo de kvalito

| 2019-10-22
Bookmark and Share


La 14-an de oktobro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon. Laŭ Li Kuiwen, proparolanto de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano kaj estro de la Departemento pri Statistiko kaj Analizo sub la administracio, en la pasintaj naŭ monatoj, la ĉina ekstera komerco restas ĝenerale stabila kun altiĝo de kvalito.  


Li diskonigis, ke la totala sumo de importo kaj eksporto de Ĉinio en la pasintaj naŭ monatoj kreskis je 22,91 duilionoj da juanoj (ĉ. 3,2 duilionoj da usonaj dolaroj), je 2,8% pli multe ol tiu en la sama periodo de la antaŭajaro. Interalie, eksporta sumo kreskis je 12,48 duilionoj da juanoj (ĉ. 1,76 duilionoj da usonaj dolaroj), kaj la importa je 10,43 duilionoj da juanoj (ĉ. 1.47 duilionoj da usonaj dolaroj). Ĝenerale, en la pasintaj naŭ monatoj, la ekstera komerco de Ĉinio restas stabila.


Li diris, ke pri komercaj landoj, en la pasintaj naŭ monatoj, la komerca sumo inter Ĉinio kaj ĝiaj du plej grandaj komercaj partneroj, nome Eŭropa Unio kaj Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj, respektive estas 3,57 duilionoj da juanoj (ĉ. 0.5 duiliono da usonaj dolaroj) kaj 3,14 duilionoj da juanoj (ĉ. 0,44 duiliono da usonaj dolaroj), kun kresko je 8,6% kaj 11,5% respektive, ekvivalente al 15,6% kaj 13,7% de la totala sumo de ekstera komerco de Ĉinio.


Li diskonigis ankaŭ la datumojn pri komerco inter Ĉinio kaj Usono kaj la altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon inter la du landoj. Li montris, ke kvankam la duflankaj komercoj inter Ĉinio kaj Usono en la pasintaj naŭ monatoj iom reduktiĝis, tamen la ekstera komerco de Ĉinio restas stabila kun altiĝo de kvalito, kaj la ĉina merkato daŭre estas plena de potenciala forto.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments