El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi ĉeestis la malferman ceremonion de la Ĉin-Franca Dialogo pri Civilizacio

| 2019-10-22
Bookmark and Share


La 21-an de oktobro laŭ la loka tempo en Parizo, Wang Yi, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, ĉeestis la malferman ceremonion de la Ĉin-Franca Dialogo pri Civilizacio kaj parolis.


Wang Yi diris, ke kiel gravaj reprezentantoj de orientaj kaj okcidentaj civilizacioj, Ĉinio kaj Francio kreis siajn brilajn kulturojn. Dum kelkcent jaroj la du landoj reciproke aprezis kaj lernis, kaj fariĝis modelo pri interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter malsamaj civilizacioj.


Wang Yi diris ankaŭ, ke nun la mondo alfrontas grandajn ŝanĝojn. Kiel du grandaj landoj kun antikvaj civilizacioj, Ĉinio kaj Francio devas havi larĝan animecon kaj fari kontribuon por egaleco, toleremo kaj kunlaboro de la homoj.


La Ĉin-Franca Dialogo pri Civilizacio estis organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj gastigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la franca pensbanko La Ponto. La dialogon ĉeestis pli ol 200 gastoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, reprezentantoj de universitatoj, spertuloj kaj kleruloj el la du landoj.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments