Shandong-provinco disvolviĝas: sur reloj

| 2019-10-24
Bookmark and Share

Estis mateno kiam mi entrajniĝis en Pekino survoje al la urbo Jinan de Shandong-provinco. La vojaĝo, je pli ol 400 km, postulas malpli ol unu horo kaj duono per altrapida trajno.


Fabrikado de trajnoj en Qingdao


Speciale menciinda afero estas tio, ke tiuj trajnoj estas fabrikitaj ĝuste en Shandong, en fabriko de la firmao CRRC Sifang en la urbo Qingdao. Krom la fabrikado de altrapidaj trajnoj, ĝi ankaŭ fabrikas pasaĝerajn vagonojn, trajnunuojn, metrovagonarojn, tramojn, interurbajn trajnunuojn, unurelajn trajnojn kaj ŝvebotrajnojn. Per tiu aro da produktoj, CRRC Sifang sukcesas liveri veturilojn konformajn al la bezonoj de siaj klientoj tra la mondo.


La nomo Sifang signifas “la mondo” kaj “ĉie”. Tiu nomo bone kongruas kun la praktiko de tiu firmao, kiu jam eksportis trajnojn al pluraj landoj de Ameriko, Afriko kaj Azio. La fabriko en Qingdao bezonas nur kvar tagojn por fari tri kompletajn altrapidajn trajnojn, ĉiu kun ok vagonoj! El tiu fabriko venis 43% de ĉiuj altrapidaj trajnoj nun funkciantaj en Ĉinio.


Sifang jam liveris 15 mil pasaĝerajn vagonojn al ĉina fervoja reto, kaj metroajn trajnojn por pli ol 50 metrolinioj tra la mondo. En 2018 ĝi lanĉis novan modelon de metrovagonaro, kiu estas farita el karbona fibro. Dum vizito al la fabriko, oni klarigis al mi ke la nova ŝvebotrajno estas speciale konvena por turismejoj, ĉar faciligas al homoj admiri la pejzaĝon, kaj pro tio la firmao esperas popularigi ŝvebotrajnojn tra la mondo.


Konstruado de vagonoj en fabriko de CRRC Sifang, en Qingdao


Mi bone memoras kiam, en 1998, la tiama guberniestro de San-Paŭlio, Mario Covas, faris reklamadon pri la unua hispana trajno ĵus importita por pasaĝeraj linioj de CPTM (Sanpaŭlia Kompanio de Metropolaj Trajnoj) en la metropola regiono de San-Paŭlo. En tiu epoko la vagonaroj en tiuj linioj estis malnovaj kaj malbonkonservitaj, kaj la hispana trajno, krom nova, havis klimatizilon kaj multe pli da komforto. Tempo pasis, kaj nuntempe sur la reloj de CPTM kuras ankaŭ trajnoj faritaj en Qingdao: la registaro de Sanpaŭlio preferis aĉeti ĉinajn trajnojn de Sifang por la linio 13. Interesa koincido: ĉiu linio de CPTM havas nomon de unu gemo, kaj linio 13 estas ankaŭ konata kiel Jada Linio. Jado estas konata ĉina gemo kaj donas nomon al linio sur kiu kuras ĉinaj trajnoj!


Antaŭ du jardekoj, brazilaj aŭtoritatoj ja preferis aĉeti trajnojn el Eŭropo, ĉar estis nedubinda la kvalito kaj komforto de eŭropaj trajnoj. Nuntempe la impreso de brazilanoj estas tiu, ke ankaŭ ĉinaj trajnoj estas bonaj kaj komfortaj, kaj Brazilo importas pli kaj pli da trajnoj el Ĉinio.


Sed la plej konata kaj atentata produkto de CRRC Sifang estas la altrapidaj trajnoj. Ĉinio havas 29 mil kilometrojn de altrapidaj fervojoj, sur kiuj kuras pli ol 3000 vagonaroj. La kvin tipoj de vagonaro de la serio CRH2 rezistas al frosto, sablo kaj vento. CRH380 tenas la mondan rekordon pri rapideco dum testa opecio, je 481,1 km/h inter Pekino kaj Ŝanhajo. CR400AF, ankaŭ konata kiel “Fuxing”, reprezentas la pintnivelan teknologion de Ĉinio pri altrapida fervojo kaj havas la plej bonan kostefikecon. CR300AF ankaŭ nomiĝas “Fuxing”, ne estas tiom rapida, tamen kunportas pli da pasaĝeroj. Nuntempe ili testas novan vagonaron, CRH380AM, kiu atingis la ĉinan rekordan rapidecon de 605 km/h dum testoj.


Fiero de Ĉinio: modeloj de CR400AF "Fuxing" (dekstre) kaj CRH380AM


Altrapida trajno venigas al mia kapo rememorojn pri mia infaneco en la 1980-aj jaroj. Tiam Japanio vivis sian oran epokon kaj estis monde konata kiel lando de teknologio kaj ankaŭ kiel lando de altrapidaj trajnoj. Poste, dum la 1990-aj jaroj, maloftiĝis la raportoj de brazilaj amaskomunikiloj pri japana teknologia evoluo, kaj Eŭropo gajnis atenton, ĉefe pro la altrapidaj trajnoj de eŭropaj fervojoj. Nuntempe, kiam oni parolas pri altrapida trajno kaj teknologio, homoj unue pensas pri Ĉinio, la lando kiu plej vaste uzas tiun veturilon kaj plej rapide disvolvas ĝian teknologion.


Dum vizito al la fabriko mi povis koni pli detale kiel ili fabrikas la vagonarojn kaj kiel ili testas la trajnojn antaŭ ol ilin liveri al la klientoj. Tiu vizito kreskigis en mi la senton pri sekureco dum trajnvojaĝo en Ĉinio, ĉar trajnoj estas ja altkvalitaj kaj sekvas altnivelajn normojn pri sekureco.


La firmao ne permesis al mi foti la laboratoriojn, kie ili testas la trajnojn kaj faras esploradon, sed tie mi vidis plurajn maŝinojn kiuj testas pecojn de la vagonoj, kaj aliajn kiuj testas tutan vagonon. Per tiuj testoj ili simulas vojaĝon en tre malfavoraj kondiĉoj, testas la stabilecon de la vagono, ĝian reziston kaze de kolizio, ktp. Mi ankaŭ vizitis akustike izolitan ĉambron, kie oni testas novajn materialojn kun la celo disvolvi trajnojn malpli bruemajn.


Sekureco kaj atento pri detaloj rezultas en la altkvalitaj produktoj de CRRC Sifang


Ĉinio estas vasta lando kun tre malsamaj kaj ekstremaj klimatoj: de dezerto ĝis arbaro, de marnivelo ĝis Himalajo, de ebenaĵoj ĝis montaroj, de varmego ĝis frosto, kaj krome la lando estas trafebla de fortaj pluvoj kaj ventoj. Pro tio ĉinoj devis evoluigi altrapidajn trajnojn kiuj kapablas funkcii en sekureco sub ekstremaj kondiĉoj, kaj miloj da ĉinaj trajnoj ĉiutage kuras sub la plej diversaj klimataj kondiĉoj, atestante la taŭgecon de ĉinaj trajnoj ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por aliaj landoj, kaj pro tio mi vidas speciale bonan perspektivon por la eksportado de ĉinaj trajnoj al la tuta mondo. La iniciato “La Zono kaj Vojo” certe kontribuos por la konstruado de monda reto de altrapidaj fervojoj, unue en Azio, poste en aliaj kontinentoj. Kaj sur la reloj de tiu nova epoko plue disvolviĝos CRRC Sifang kaj Shandong-provinco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments