El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Ĉu vi volas vendi vian vizaĝon kontraŭ 100 mil britaj pundoj por fabrikado de robotoj?

| 2019-10-24
Bookmark and Share

Foto el Comfreak/Pixabay


Laŭ la informo el la brita kompanio Geomiq, iu robot-produkta kompanio serĉas homvizaĝon por sia produktado de robotoj. Por tio la kompanio intencas pagi almenaŭ 100 mil britajn pundojn (ĉ. 130 mil usonaj dolaroj), ĉar la vizaĝo, kiel virtuala amiko de maljunuloj, eble estos uzata por pli ol mil robotoj en la mondo. Rilataj robotoj estos ekproduktataj venontjare. 


Geomiq diskonigis, ke la kompanio estas privata kaj jam ricevis investojn el pluraj investantoj kaj iu ĉina pint-nivela fonduso.


Laŭ Geomiq, tiu, kiu volas liveri sian vizaĝon, povas sendi sian foton per ret-poŝto.


Laŭ la informo, tiu speciala roboto estas esplorita de la kompanio por 5 jaroj. Kvankam la robota projekto estas sekreta, tamen tiuj, kies vizaĝoj estos elektitaj, ricevos la detalojn pri ĝi.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments