El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-kurso en Fremdlingva Kolegio de Ŝanhaja Instruista Universitato

| 2019-10-24
Bookmark and Share


En la Fremdlingva Kolegio de Ŝanhaja Instruista Universitato (ŜIU) stariĝis kurso de Esperanto por magistrecaj studentoj. Komenciĝinte en la 24-a de septembro, la kurso okazas ĉiu marde. Kun 10 studentoj la kurson gvidas Zhou Tianhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA). En la kolegio oni starigis ankaŭ Esperanto-grupeton, al kiu aliĝis entute 18 homoj, kiuj renkontiĝas ĉiumonate.


En 2015 kaj 2016, la Fremdlingva Kolegio de ŜIU havis Esperanto-kurson por bakalaŭrecaj studentoj, kun partopreno de pli ol 70 studentoj. La kurso estis gvidita de Wang Minhao, tiama prezidanto de ŜEA.


La 17-an de aprilo 2015, en la kolegio okazis malferma ceremonio de la Esperanto-biblioteketo de la Fremdlingva Kolegio de ŜIU. D-ro Mark Fettes, tiama prezidanto de UEA, ĉeestis kaj prelegis en la inaŭguro.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments