El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri-dimensie printita "Zhaozhou-ponto" por piedirantoj

| 2019-10-25
Bookmark and Share


La 21-an de oktobro, en Tianjin, norda Ĉinio, estis inaŭgurita la tri-dimensie printita "Zhaozhou-ponto", kiu estas dezajnita kaj produktita de la grupo gvidita de Ma Guowei, profesoro pri civila inĝenierado kaj transportado de Hebei-a Universitato de Teknologio. La printita ponto longas je 28,1 metroj, larĝas je 4,2 metroj kaj havas arkon kun spano de 18,04 metroj. Ĝi estas nur por piedirantoj. 




Konstruita inter la jaroj 595 kaj 605 en la dinastio Sui (581-618), la originala Zhaozhou-ponto jam havas historion de pli ol 1 400 jaroj. Ĝi estas la dua plej antikva kaj la plej bone konservita unuarka ŝtonponto en la mondo. Tio markis novan epokon de ponta konstruado en Ĉinio. Dum longa tempo, malgraŭ erozio de inundoj, ventoj, pluvoj kaj neĝoj, kaj 8-fojaj tertremoj, la ponto ankoraŭ firme staras. En 1961, Zhaozhou-ponto estis enlistigita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kiel kultura restaĵo protektata de la ŝtato.


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments