El Popola Ĉinio>头条新闻>

Opini-sondado pri ĉin-japanaj rilatoj

| 2019-10-25
Bookmark and Share


La 24-an de oktobro 2019 en Pekino estis publikigita la rezulto de Opini-sondado pri Ĉin-Japanaj Rilatoj por la 15-a Pekin-Tokia Forumo, kunorganizota de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj japana pensfabriko Genron NPO. Gao Anming, vic-prezidanto de ĈIEG, faris klarigon pri la opini-sondado. La rezulto montras, ke multaj respondoj estas pozitivaj, tamen la bazo de publika opinio por disvolvado de ambaŭflankaj interrilatoj ankoraŭ ne estas firma. La enketitoj esperas, ke la du landoj plue fortigos la interrilatojn, precipe kunlaboron kaj popolan interŝanĝon.



Ekde 2005, la forumo jam okazis 14-foje. Ĝi estas unu el la altnivelaj platformoj por publikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio. La 15-a Forumo malfermiĝos en la 26-a de oktobro en Pekino, kun la temo “Nova Epoko, Nova Atendo -- La Respondeco de Ĉinio kaj Japanio por Konservi la Pacon kaj Disvolvon de Azio kaj la Mondo”. Preskaŭ 600 gastoj kaj reprezentantoj el diversaj rondoj de Ĉinio kaj Japanio kune diskutos pri politiko, diplomatio, ekonomio, komerco, sekureco, mediato, scienco kaj tekniko. La forumo celas akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj inter la du landoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments