El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperis 5 novaj insuloj pro tutgloba varmiĝo

| 2019-10-28
Bookmark and Share

Lastatempe, rusa ministerio pri nacia defendo raportis, ke rusa mararmeo trovis 5 novajn insulojn en la Arkto, kiuj aperis pro degelado de glaĉeroj. 


Glaciejo en Gronlando (dokumenta foto)


La ministerio rimarkigis, ke rusa mararmeo unuafoje per satelito trovis tiujn insulojn en 2016, kaj dum esplorado en aŭgusto kaj septembro ĉi-jare ĝi konfirmis la ekzistojn de la insuloj kaj desegnis mapon. La novaj insuloj troviĝas ĉirkaŭ la glaĉero Vylki en la Arkto, kaj ili respektive havas areon inter 900 kvadrataj metroj kaj 54 500 kvadrataj metroj. 


Laŭ la ministerio, rusaj esploristoj delonge observas la ŝanĝadon de marbordo per satelitaj datumoj. Inter 2015 kaj 2018, ili konfirmis pli ol 30 novajn insulojn, kabojn kaj golfojn sur la insularoj Nova Zemlo kaj Lando de Francisko Jozefo. 


Sciencistoj avertis, ke la apero de tiuj insuloj ne estas "neatendita", kaj estas kaŭzita de degelado de glaĉeroj en la Arkto.


Laŭraporte, la rapido de varmiĝo en la Arkto estas duobla de tiu sur la tuta terglobo, kaj la degelado de glaĉeroj detruos la vivciklon kaj minacos la vivojn de homoj sur la terglobo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments