El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Tu Youyou ricevis la Internacian Premion de Gvineo Ekvatora pri Vivscienca Esploro de Unesko

| 2019-10-28
Bookmark and Share


La 22-an de oktobro, Unesko-oficejo en Parizo anoncis la liston de gajnintoj de la Internacia Premio de Gvineo Ekvatora pri Vivscienca Esploro de Unesko 2019. Inter la tri gajnintoj estas profesorino Tu Youyou el Ĉinio.


La premio celas rekompenci personojn aŭ instituciojn, kiuj faris elstaran kontribuon en vivsciencaj esploroj por plibonigi la vivkvaliton de homoj. Ĝi estas kvinafoje disdonata.


Unesko diskonigis, ke Tu Youyou, profesorino de la Ĉina Akademio de Ĉinaj Medicinaj Sciencoj kaj Nobel-premiito pri fiziologio aŭ medicino 2015, ricevis la premion pro sia esplorado pri parazita malsano. Ŝi malkovris artemisininon, kiu resanigis multajn ĉinajn malari-malsanulojn en la 1980-aj jaroj. La Monda Sana Organizo rekomendis la sintezan terapion surbaze de artemisinino kiel ĉefan kuracmanieron de malario, kiu savis milionojn da vivoj kaj reduktis mortojn pro malario en Afriko je 66%, kaj tiujn de malpli-ol-5-jaraj suferintoj je 71%.


La premidona ceremonio okazos en februaro 2020 en la ĉefsidejo de la Afrika Unio en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments