El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 7-aj Mondaj Militistaj Ludoj fermiĝis en Wuhan de Ĉinio

| 2019-10-29
Bookmark and Share


La 27-an de oktobro 2019 la 7-aj Mondaj Militistaj Ludoj kun la temo "Dividu Amikecon, Konstruu Pacon" fermiĝis en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, centra Ĉinio. En la ludoj partoprenis pli ol 9 300 armeanoj el 109 landoj.



La 7-aj Mondaj Militistaj Ludoj havis 27 sportbranĉojn kaj 329 disciplinojn. Atletoj rompis 7 mondajn rekordojn kaj 85 rekordojn de internaciaj militistaj sportoj. La sporta delegacio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo gajnis 133 orajn medalojn, 64 arĝentajn kaj 42 bronzajn, tiel akirinte la plej multajn orajn medalojn kaj medalojn en la ĉi-fojaj ludoj.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments