El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping mesaĝe gratulis la Unuan Forumon pri Daŭripova Disvolvado

| 2019-10-29
Bookmark and Share

La 24-an de oktobro, en Pekino okazis la Unua Forumo pri Daŭripova Disvolvado, al kiu ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon.


Xi montris, ke Ĉinio, persistante en la disvolv-ideo kun novigo, kunordigo, mediprotekto, malfermo kaj kunhavigo, antaŭenpuŝas altkvalitan disvolvadon de la ĉina ekonomio kaj amplekse kaj profunde efektivigas la tagordon de 2030 pri daŭripova disvolvado. Samtempe, Ĉinio aktive plifortigas kunlaboron kun disvolviĝantaj landoj, kaj ligas la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kun la tagordo de UN pri daŭripova disvolvado en 2030. Tiel Ĉinio faras aktivan kontribuon por plenumo de la celoj pri daŭripova disvolvado.  


La forumo okazis gvidite de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj kunorganizite de la Esplora Centro pri Disvolvado de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Departemento pri Ekonomia kaj Socia Aferoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la Oficejo de UN pri Sud-Suda Kunlaboro, UN en Ĉinio kaj la pekina registaro. La du-taga forumo celas starigi platformon por interŝanĝo kaj kunlaboro de diversaj landoj kaj por rapida efektivigo de la celoj pri daŭripova disvolvado.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments