El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestos en la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

| 2019-10-31
Bookmark and Share

Kunvenejo de la 2-a ĈIIE


La 29-an de oktobro, la ministerio pri komerco de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon, en kiu Wang Bingnan, direktoro de la oficejo de la Organiza Komitato de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) kaj vicministro pri komerco, diris ke ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenos en la inaŭguro de la 2-a ĈIIE, kiu okazos en Ŝanhajo inter la 5-a kaj la 10-a de novembro, kaj faros parolon. Poste, Xi Jinping kune kun diverslandaj gvidantoj vizitos pavilonojn. Dum ĈIIE, Xi Jinping renkontiĝos kun ŝtatgvidantoj de rilataj landoj. Krome, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan okazigos bonvenigan bankedon por la gvidantoj kaj gastoj. La okazaĵon ĉeestos reprezentantoj el politika, komerca kaj akademia rondoj de pli ol 170 landoj kaj regionoj kaj tiuj de internaciaj organizoj.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments