El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio plue profundigos plurflankajn kaj duflankajn kunlaborojn

| 2019-11-05
Bookmark and Share

La 5an de novembro, en la inaŭguro de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio estas iniciatinto de internacia kunlaboro kaj subtenanto de plurflankeco, kaj plue profundigos plurflankajn kaj duflankajn kunlaborojn.


Li diris, ke Ĉinio subtenas necesajn reformojn de la Monda Komerca Organizo kaj multigos aŭtoritatecon kaj efikecon de la plurflanka komerca sistemo. Ĉinio volas subskribi altnivelajn interkonsentojn pri libera komerco kun pli da landoj kaj aktive partoprenos en kunlaboroj kun UN, Grupo 20, Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, BRICS kaj aliaj mekanismoj. Ĉinio plue akcelos konstruadon de "La Zono kaj Vojo" kaj klopodos por altkvalita disvolvado de la kuna konstruado de "La Zono kaj Vojo". Nun Ĉinio jam subskribis 197 kunlaborajn dokumentojn kun 137 landoj kaj 30 internaciaj organizoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Niu Xueqin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments