Ekskluziva intervjuo kun itala Senatanino Virginia Tiraboschi

| 2019-11-08
Bookmark and Share


Virginia Tiraboschi estas itala Senatanino, reprezentantino de la politika partio Forza Italia kaj entreprenistino en la sektoroj de la bonfarto kaj kosmetiko. 


Dum sia tuta profesia vivo ŝi havis gravajn taskojn en la publika administrado, zorgis pri projektoj naciaj kaj internaciaj. 


Ŝi ludis rolon en pluraj parlamentaj komisionoj. Nun ŝi estas membro de la Parlamenta Komisiono pri Industrio Komerco kaj Turismo. 


La 2-a Ĉina Internacia Import-Ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo. Kia estas la komerca graveco, precipe por Italio, de ĉi tiu internacia evento?


Italio kaj Ĉinio povas disvolvi rilatojn bazitaj sur konfido kaj lojala kunlaboro, komencante de jarmilaj civilizoj, kiujn ni povus valorigi per konstantaj interŝanĝoj kaj internaciaj iniciatoj kiel la venanta Ekspozicio de Ŝanhajo. 


Siaflanke, Italio, kun siaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj ĝia krea industrio, kiu igis nian landon fama, dank’al la marko "Farita en Italio", kiu estas la tria plej konata en la mondo post Coca Cola kaj Visa, trovas en Ĉinio gravegan merkaton por siaj produktoj, kiuj reprezentas "la belecon, la bone farita kaj la belan vivon". Tio estas alte estimata de tiuj 400 milionoj da novaj konsumantoj, kiuj per sia alta aĉetpovo povas generi riĉecon, kiu multe superas la trilionon da dolaroj. 


Aliflanke, Ĉinio, kiu ĉiam favoris la duflankajn rilatojn, povas konsideri Italion partnero, kiu el geografia vidpunkto estas en strategia pozicio, kaj rilate al Eŭropo kaj al Afriko.


(Intervjuita de Pietro Fiocchi)


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments