El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvin atentindaj punktoj de vizito de prezidanto Xi al Grekio kaj Brazilo

| 2019-11-11
Bookmark and Share

Inter la 10a kaj 14a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtatan viziton al Grekio kaj ĉeestos la 11an pintkunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj en Braziljo de Brazilo. Tio estas la sepa vizito de prezidanto Xi al aliaj landoj en la kuranta jaro kaj grava diplomatia evento al Eŭropo, emerĝantaj merkatoj kaj disvolviĝantaj landoj.


Vespere de la 10a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis la internacian flughavenon de Ateno kaj komencis sian ŝtatan viziton al Grekio. (Fotis Xie Huanchi, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Kiuj estas la atentindaj punktoj de la vizito de prezidanto Xi? Kiom influa ĝi estas?


Vizito al Grekio post 11 jaroj


Inter la 10a kaj 12a de novembro prezidanto Xi faras ŝtatan viziton al Grekio. Tio estas la refoja vizito de ĉina prezidanto al Grekio post 11 jaroj, kaj tio havas historian signifon por disvolvado de la ĉin-grekaj rilatoj.


Dialogo pri civilizacioj kaj plivastigo de kulturaj interŝanĝoj


Dum lia vizito en Grekio, la dulandaj ŝtatestroj pritraktos kulturajn interŝanĝojn kaj kune alvokos dialogon pri civilizacioj.


Fakulo diris, ke la vizito montras respekton kaj aprezon de la antikva ĉina civilizacio al la greka kaj ludos gvidan rolon por akceli egalan dialogon, interŝanĝojn kaj reciprokan inspiron inter diversaj landoj.


Dua vizito al Eŭropo ĉi-jare


La vizito de prezidanto Xi al Grekio estas lia reveno en Eŭropo post vizito al Italio, Monako kaj Francio en marto ĉi-jare. Fakulo diris, ke la vizito montras atenton de Ĉinio al Eŭropo kaj aldonos novan movforton al disvolvado de la ĉin-eŭropaj rilatoj kaj kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo".


La 25an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping parolis kun brazila prezidento Jair Bolsonaro en la Popola Halo de Pekino. (Fotis Huang Jingwen, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Vizito al Brazilo kaj la kvina vojaĝo al Latin-ameriko


Dum ĉeesto en la 11a pintkunveno de gvidantoj de BRICS-landoj en Brazilo, prezidanto Xi intervidiĝos kun brazila prezidento Jair Bolsonaro kaj subskribos dokumentojn pri kunlaboroj en pluraj kampoj.


La vojaĝo al Brazilo estas lia kvina vojaĝo al Latin-ameriko ekde 2013. Fakulo diris, ke Ĉinio kaj Latin-ameriko estas geografie malproksimaj, tamen delonge interkomunikadas kaj estas amikaj unu al la alia. En la lastaj jaroj, multe progresis la rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-ameriko kaj duflankaj kunlaboroj en diversaj kampoj. Ni kredas, ke la vizito puŝos la ŝipon de la komuna komunumo de Ĉinio kaj Latin-ameriko al nova itinero. 


Atentata ĉina propono por kunlaboro inter BRICS-landoj 


La 13an kaj 14an de novembro, la 11a pintkunveno de gvidantoj de BRICS-landoj okazos en Braziljo. Prezidanto Xi ĉeestos ferman ceremonion de komerca forumo de BRICS-landoj, fermitan kaj malfermitan kunvenojn de gvidantoj kaj dialogan kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj kun Komerca Konsilio de BRICS-landoj kaj la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj, kaj faros paroladojn. Oni atendas opiniojn kaj proponojn de Ĉinio pri kunlaboro inter BRICS-landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments