El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis la listo de gajnintoj de "Premio pri la Dumviva Atingo en Tradukado" en 2019

| 2019-11-12
Bookmark and Share

Disdona ceremonio de la Premio pri la Dumviva Atingo en Tradukado


La 9-an de novembro en Pekino okazis Jarkunveno de la Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj Forumo pri Tradukado en Ĉinio en 70 jaroj.


En la malferma ceremonio de la forumo, okazis premi-dona ceremonio por Premio pri la Dumviva Atingo en Tradukado kaj por Veteranaj Tradukistoj. Cao Du, tradukisto pri la mongola lingvo, Gu Jinping, pri la rusa, Lin Hongliang, pri la pola, Wang Nongsheng, pri la angla, kaj Wang Zhiliang, pri la rusa, ricevis la Premion pri la Dumviva Atingo en Tradukado, la plej alta premio pri tradukado en Ĉinio.


La Premio pri la Dumviva Atingo en Tradukado estas starigita en 2006. Ĝin ricevas tradukistoj, kiuj faris elstarajn kontribuojn al tradukado kaj kulturaj komunikado kaj interŝanĝoj. 


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments