Rememoroj de mongola esperantisto pri Ĉinio

| 2019-11-12
Bookmark and Share


Chimedtseren Enkhee


Okaze de la grava 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, mi rememoras mian konatiĝon kun Ĉinio kaj miaj ĉinaj Esperantaj amikoj. 


En la jaro 2004, mi unuafoje vizitis Ĉinion, kiel ĝenerala sekretario de Mongola Esperanto-Societo, por partopreni en renkontiĝo de ĉinaj, mongolaj kaj rusaj Esperanto-komercistoj laŭ la invito de Esperanto-Asocio de Hohhot, ĉefurbo de Interna Mongolio de Ĉinio. Tiam, kiam mi trajne atingis ĉinan limurbon Erenhot, mi multe emociiĝis pro tio, ke mi estis unuafoje eniranta en Ĉinion. Por mi la lando estas mistera kun antikva civilizacio, ĉar de mia infaneco min interesis ĉina historio. Mongolio kaj Ĉinio estas forte kunligitaj historie kaj politike, ambaŭ popoloj prosperis per reciproka kunlaboro.  


En la AMO-seminario (Aktivula Maturigo, programo de UEA) en Xi'an


En la strategia forumo de KAEM, okazinta en Hangzhou


Samideanoj en Hohhot varme bonvenigis min, mi spertis ĉinan vivmanieron kaj la progresojn de Ĉinio, kaj mi sukcese partoprenis en la Esperanto-renkontiĝo tiam. Fakte, tio estis mia unua eksterlanda E-vojaĝo post mia esperantistiĝo en 1993. 


Post tio mi partoprenis alian gravan kaj grandan eventon, por mi neforgeseblan: la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, en la jaro 2004. Tiam mi konatiĝis kun multaj eksterlandaj esperantistoj, inkluzive de ĉinaj. Ĝis nun mi ne forgesas tiaman humidan veteron kaj varman E-etoson en Pekino. 


Mi kaj ĉina esperantistino Li Lin


Mi kaj ĉina esperantisto Yuan Yongming (meze)


Mi vojaĝis en ĉinaj urboj: multfoje en Hohhot, Pekino kaj Xi'an, ankaŭ Baotou, Nanning, Hangzhou, Suzhou, Taiyuan, Xiamen kaj Quanzhou. Entute mi vizitis Ĉinion jam 18-foje por Esperanto-movado kaj pro miaj profesiaj laboroj. 


Ekde kiam mi fariĝis sekretario de Azia Komisiono de UEA, mia tasko estis la preparaj laboroj por la 8a Azia Kongreso de Esperanto en Ĉinio, kaj mi entuziasme ekkunlaboris kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) por la kongreso. Por plenumi tiun taskon mi ankaŭ multfoje vizitis Pekinon kaj harmonie kunlaboris en amikeca etoso kun miaj gesamideanoj en ĈEL. Dank' al penaj klopodoj de ĈEL, ĉinaj esperantistoj sukcese okazigis la 8an Azian Kongreson en la urbo Quanzhou en la jaro 2016. La kunlaborado havigas al mi ĉiam belan kaj agrablan impreson. 


Okaze de la 8a Azia Kongreso de Esperanto en la urbo Quanzhou


Nun Esperanto disvastiĝas en la tuta Ĉinio. Sub bona gvidado de ĈEL, provincaj Esperanto-Asocioj kaj kluboj mirinde kaj sukcese agadas, kaj havas fruktodonajn rezultojn kiel bonaj ekzemploj por tutmonda Esperantujo. Ni bondeziras al ĉina movado plian kaj pluan sukceson!


Dank' al bona organizado de ĉinaj esperantistoj, mi sukcese partoprenadis multajn Esperanto-eventojn, turismis tra ĉinaj urboj, sufiĉe bone konis vivmanieron de ĉinaj popolanoj kaj nuntempan rapidan prosperiĝon de Ĉinio. Jaron post jaro, antaŭ miaj okuloj la lando multe progresas kaj moderniĝas. Fakte Ĉinio estas granda kaj potenca lando. Esperanto-movado de la granda lando ankaŭ devus esti granda, brila kaj potenca kiel bona ekzemplo por Azia kaj tutmonda Esperanto-movado. Mi rememoras la vortojn de tiama ĉina prezidanto Mao Zedong rilate al Esperanto: "Se Esperanto estus utila al homara internaciismo, do ni devus lerni ĝin". 


Krom la Esperanto-movado, ni aktive kunlaboras kun ĉinaj esperantistoj en praktika aplikado de Esperanto, alivorte en faka agado. Ekzemple, dum multaj jaroj ni kune aktivas en komerca kampo kun Xi'an-a Esperanto-Asocio ekde 2003; ĝemeligis Mongolan Universitaton pri Sociaj Sciencoj kun Pekina Universitato pri Internaciaj Rilatoj kaj Ekonomiko en 2005; kaj kunlabore kun ĈEL ni okazigis foto-ekspozicion en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio en la jaro 2012. 


Ni ja havas tiom da riĉaj kunlaboraj aktivadoj per Esperanto. Mi estas treege feliĉa, ke mi havas bonajn amikojn tra la tuta Ĉinio. Brilan progreson, sanon kaj feliĉan vivon al vi ĉiuj!


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments