El Popola Ĉinio>头条新闻>

Manlibro pri Traduko de Ĉina Politika Terminaro (prov-versio) estis oficiale publikigita en Pekino

| 2019-11-12
Bookmark and Share


En la 9-a de novembro Manlibro pri Traduko de Ĉina Politika Terminaro (prov-versio) estis oficiale publikigita en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de Ĉina Asocio de Tradukistoj.


S-ino Shi Yanhua, konsilisto de Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj vicestro de la Ĉina Akademio de Traduko, diris, ke la manlibro klare difinas la bazajn principojn kaj ĝeneralajn postulojn por tradukado de ĉina politika terminaro. Ĝi ne nur estigas normojn pri tradukado, sed ankaŭ normigas la tradukadon de naŭ lingvoj, inkluzive de prova versio pri angligo, francigo kaj japanigo de ĉinaj politikaj terminoj, kaj propon-peta versio pri rusigo, hispanigo, arabigo, germanigo, portugaligo kaj koreigo de tiuj terminoj.


La manlibro normigas tradukojn pri gravaj politikaj kaj ideologiaj konceptoj kaj tiujn pri propraj nomoj de Ĉinio. Ĝi estas kontribuo al plibonigo de labora procezo kaj administra modelo de tradukado kaj al diskonigo de ĉina politika terminaro en la nova epoko.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments