Inaŭguriĝis la Kulturdomo de Esperanto en iama loĝejo de Hujucz
Inaŭguro de la Kulturdomo de Esperanto en iama loĝejo de Hujucz
En la 10-a de novembro, tuj post la ferma ceremonio de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto, oni vizitis al Fenghui-urbeto kaj inaŭguris la Kulturdomon de Esperanto en iama loĝejo de Hujucz por memori la iniciatinton de la Ĉina Esperanto-Ligo.
Statuo de Hujucz antaŭ lia iama loĝejo
Bild-ekspozicio pri Hujucz kaj Esperanto
En la inaŭgura ceremonio, parolis Hu Menggu kaj Xu Huabiao, estro de Fenghui-urbeto, Zhu Mingyi donacis librojn al la Kulturdomo de Esperanto. Poste la kongresanoj iris en la loĝejon kaj vizitis la bild-ekspozicion pri kontribuoj de Hujucz al Esperanto.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat