El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Gravaj paroloj en la inaŭguro de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto

| 2019-11-18
Bookmark and Share

Inter la 8-a kaj la 10-a de novembro la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis en Shangyu-distrikto de Shaoxing-urbo, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio.


Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj 70-jariĝo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), supera organizo de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). En ĉi duoble festinda jaro, la okazigo de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto estas signifoplena afero. Ĉirkaŭ 300 personoj partoprenis en la kongreso okazinta en la hejmloko de Hujucz, fondinto de ĈEL, kaj la nombro de la partoprenintoj estas la plej multa en la historio de ĉinaj kongresoj de Esperanto.

 


La 9-an de novembro solene inaŭguriĝis la kongreso, en ĝi oni prezentis filmeton faritan de la nova prezidanto de UEA Duncan Charters, kiu varme gratulis la kongreson kaj deziris al ĝi sukceson. En sia parolado Chen Haosu, honora konsiliano de ĈEL, alvokis ke ĉinaj esperantistoj ne forgesu la originan aspiron kaj firme sekvu la mision kaj senĉese klopodu por krei novan brilon de ĉina Esperanta movado. Fang Zhenghui, vicprezidanto de ĈIEG kaj la unua vicprezidanto de ĈEL, diris ke Ĉinio pli kaj pli multe ludas sian rolon en la mondo, kaj havas pli kaj pli intimajn rilatojn kun la mondo, en tiu situacio, tutlandaj esperantistoj devas kunlabori por krei pli belan estontecon de ĉina Esperanto-movado. Parolis ankaŭ Pan Lifeng, reprezentanto de loka registaro, kaj aliaj homoj. 

 

Parolantoj en la inaŭguro


Sekve, Wang Ruixiang, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, faris raporton pri la laboroj de la ligo por 2018-2019. Pri atingoj, li menciis Zaozhuang-an Universitaton, kiu jam varbis 48 studentojn por la E-fako, kie pluraj veteranoj servas kiel instruistoj. Tio estas granda sukceso por la daŭripoveco de ĉinaj E-aferoj. La instruista sekcio, la komerca sekcio, la fervojista sekcio kaj la medicina sekcio de ĈEL respektive donis siajn kontribuojn.


Estas menciindaj ankaŭ diskonigo de Ĉinio en la 103-a UK, la 104-a UK kaj la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto kaj okazigo de la ekspozicio 70 jaroj -- Ĉina Esperanta Movado kaj la Mondo, kaj fruktoj en eldonado de E-libroj, kiel Sieĝata Fortikaĵo, 200 Antikvaj Poemoj de Ĉinio, Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion, Strangaĵoj de Liaozhai kaj Libro de Ŝanĝiĝoj


Premiitoj 


Kiel la fina programero de la inaŭguro, okazis premidonado por homoj, kiuj faris kontribuon por E-movado en diversaj lokoj de Ĉinio. La nomliston deklaris Chen Shi, vicprezidanto de ĈEL, vic-ĉefredaktoro de ĈIEG kaj estro de El Popola Ĉinio (EPĈ). 


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments