El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Ekstreme endanĝera blankventra ardeo trovita en Yunnan, Ĉinio

| 2019-11-27
Bookmark and Share

La blankventra ardeo trovita en Changning, Yunnan (Fotis Zi Jingchun de la novaĵ-agentejo Xinhua en la 11-a de novembro.) 


Blankventra ardeo, tutmonde ekstreme endanĝera specio, estis trovita en la gubernio Changning de la urbo Baoshan en la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Dank' al la ĝustatempa savado kaj zorgado de loka organizo, la malforta blankventra ardeo resaniĝis kaj estis liberigita en la 22-a de novembro.


Han Lianxian, ornitologo kaj profesoro de la Sudokcidenta Forstuma Universitato de Ĉinio, diskonigis, ke blankventra ardeo estas birdo de granda ardeedo, kiu vivas nur ĉe la suda deklivo de la montaro Himalajo. Ĝi altas je ĉirkaŭ 1,27 metroj kaj estis enlistigita en la Ruĝan Liston de Internacia Unio por Konservado de Naturo pri Minacata Specio. 


La 22-an de novembro, la blankventra ardeo estis liberigita en Changning-gubernio. (Fotis Diao Lijun de la novaĵ-agentejo Xinhua.)


"La malgrandiĝo de la nombro de blankventraj ardeoj havas rektan rilaton kun iliaj striktaj postuloj pri vivmedio, pro tio ili fariĝis montrilo pri medio de riveroj." Han Lianxian diris, ke esploristoj jam instalis satelitregistrilon sur ĝia dorso kaj krurringon por monitori kaj protekti ĝin.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments