El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio malkovris "neeblan" nigran truon kun 68-obla maso de la Suno

| 2019-12-04
Bookmark and Share

La unua foto pri nigra truo (datuma foto)


Estas nigra truo je 15 mil lumjaroj fore de la Tero, kaj ĝia ekzisto ne povas esti pruvita per ekzistantaj teorioj. 


La 28-an de novembro la Nacia Astronomia Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis, ke per la teleskopo LAMOST, ili malkovris stel-klasan nigran truon kun maso 68-oble pli granda ol tiu de la Suno, kaj tio rompis la antaŭajn rekordojn.


Stel-klasa nigra truo kutime rezultas el vivfiniĝo kaj gravita kolapso de stelo je certa maso. Sed laŭ teorioj, stelo ne povas fariĝi nigra truo kun maso pli-ol-30-oble pli granda ol tiu de la Suno, ĉar la plej granda parto de ĝia maso perdiĝas dum la kolapso. Ĉi-tiu nigra truo alportas revolucian defion al la ekzistantaj teorioj.


Rilata artikolo estos eldonita en la plej nova numero de la brita revuo Nature.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments