El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita Raporto de Enketo pri Tutmonda Figuro de Ĉinaj Entreprenoj en 2019

| 2019-12-04
Bookmark and Share


La 3-an de decembro, en Forumo pri Tutmonda Figuro de Ĉinaj Entreprenoj, estis publikigita Raporto de Enketo pri Tutmonda Figuro de Ĉinaj Entreprenoj en 2019 kune farita de la redakcio de El Popola Ĉinio, Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo kaj la konsulta kompanio Kantar.  


Laŭ Yu Yunquan, estro de la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo, ĉi-foja enketo estis farita de junio ĝis aŭgusto en kvin latinamerikaj landoj, nome Argentino, Brazilo, Ĉilio, Meksiko kaj Peruo. Ĝi celas koni opiniojn pri ekonomia disvolvado de Ĉinio kaj figuroj de ĉinaj entreprenoj. 2 500 homoj rete respondis rilatajn demandojn. 


La enketo montras, ke enketitoj el la kvin landoj ĝenerale agnoskas la gravecon de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj siaj propraj landoj kaj konsentas pri la pozitiva efiko de ĉina ekonomio al la tutmonda kaj regiona disvolvadoj. Ili estas optimismaj pri la perspektivoj de ekonomia disvolvado de Ĉinio. Ili opinias, ke dank' al la iniciato "La Zono kaj Vojo", la disvolvaj spacoj inter Ĉinio kaj ĉiuj landoj en Latinameriko fariĝis pli ampleksaj, kaj la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Latinameriko havas pozitivan efikon. Ili laŭdis ĉinajn entreprenojn pro iliaj helpoj al ekonomia disvolvado de latinamerikaj landoj kaj esperas, ke ĉinaj entreprenoj pli multe uzos lokajn homfortajn resursojn kaj partoprenos en lokaj publikaj bonfaraĵoj. Ĝenerale, ĉinaj entreprenoj havas bonajn figurojn en Latinameriko. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments