El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Turismo ŝanĝas vivon de kamparanoj en Wuyuan

| 2019-12-04
Bookmark and Share


Huangling-vilaĝo de Wuyuan-gubernio


En la gubernio Wuyuan en nordorienta parto de Jiangxi-provinco en orienta Ĉinio, pli ol 4 000 antikvaj konstruaĵoj kun blankaj muroj kaj grizaj tegoloj estas bone konservataj. En la lastaj jaroj, la gubernio zorge konservis la antikvajn vilaĝojn kaj tie disvolvis turismon. Nun en la gubernio 70% de 360 000 lokanoj vivtenas sin per turismo.  


Huangling-vilaĝo, fotita de la kamparana fotisto Cao Jiaxiang en la 17-a de decembro 2016


En la 6-a de novembro Cao Jiaxiang prilaboris siajn fotojn.


En la 6-a de novembro Cao Jiaxiang preparis vespermanĝon por turistoj en sia hejm-hotelo.


58-jara Cao Xixiang prezentas al turistoj kiel sekigi rikoltaĵojn.


Ĉirkaŭ 200 vilaĝanoj de la antikva vilaĝo, kiuj translokiĝis al montpiedo, okupiĝas pri turismo.


Zhan Youshe el Chaguan-vilaĝo piediras kun bovo por fotado de turistoj. Li bredas bovojn ne por terkultivado sed prezentado al turistoj.


Laŭ donitaĵoj, la jara enspezo de Huangling-vilaĝanoj kreskis al 45 000 juanoj (6364 usonaj dolaroj) en la jaro 2018 de la antaŭaj 3 500 juanoj (494 usonaj dolaroj) pro turisma disvolvado.


 Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments