El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa proparolanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono: malsukcesoj de Usono ne estas kauzitaj de Ĉinio

| 2019-12-05
Bookmark and Share

Laŭ artikolo de usona ekonomikisto David Goldman, publikigita en la retejo de hongkong-a Asia Times en la 28-a de novembro, Newt Gingrich, eksa proparolanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono, menciis en sia nova libro Trump kontraŭ Ĉinio: alfronti la plej grandan minacon de Usono, ke multaj problemoj de Usono estas kreitaj de Usono mem, kaj ili ne estas kaŭzitaj de Ĉinio.


Newt Gingrich, eksa proparolanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono (foto el retejo de Washington Times)


La artikolo montras, ke Newt Gingrich, veterano de la Respublika Partio de Usono kaj konsilisto de Trump, ne imputas al Ĉinio la problemojn de Usono, anstataŭe li kritikas Usonon pro ĝia malsukceso. Li diris: "Pluraj grandaj malsukcesoj kaj problemoj de Usono ne estas kaŭzitaj de Ĉinio, ni devas ekzameni nin mem pri la eraroj kaj malsukcesoj. Ni alfrontas grandan taskon por modernigi kaj reformi nian sistemon."


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments