El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Junulara Forumo de Esperanto okazis en Pekino

| 2019-12-05
Bookmark and Share

Inter la 29-a de novembro kaj la 1-a de decembro 2019, la novaj studentoj de la fakultato pri Esperanto de Zaozhuang-a Universitato alvenis en Pekino kaj partoprenis Junularan Forumon de Esperanto.



La forumo okazis en la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (PLKU). Vendrede (la 29-a) en kunvenejo de EPĈ, sinjoro Chen Haosu, eksa prezidanto kaj honora konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) diris, ke junuloj estas espero de la lando kaj Esperanto-movado, li esperas, ke pere de la studvizito en Pekino la novaj studentoj povos ekkoni rimarkindajn okazaĵojn de Esperanto-movado en Ĉinio. Chen Haosu diris, ke la faktoroj, kiuj influas ĉinajn esperantistojn, estas la interna intereso pri Esperanto, la soifo pri Esperanto-lernado kaj la forta deziro servi la homojn per Esperanto-laboro kaj antaŭenigi mondan progreson. Chen Haosu diris ankaŭ, ke la vojo de Esperanto estas malfacila, sed ĝi ja estas vojo al sukceso. Al junuloj ne mankas kuraĝo kaj entuziasmo, sed mankas sperto kaj praktikado. Per studado, komunikado kaj praktikado junuloj finfine venkos la malfacilaĵojn kaj marŝos al la brila estonteco.


Sinjorino Zhao Jun, vic-prezidanto de ĈEL kaj ĉefredaktoro de EPĈ, konigis Ĉinan Internacian Eldonan Grupon kaj ĝian branĉon EPĈ, en kiuj laboris pintaj esperantistoj, kiel Cicio Mar (Ye Junjian) kaj Laŭlum (Li Shijun). Ĉina Esperanto-Ligo celas fari kulturajn interŝanĝojn inter esperantistoj, kaj dufoje okazigis Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino. Zhao Jun diris, ke sinjoro Hujucz (Hu Yuzhi), kiel pioniro de eldonado de la Ĉina Popola Respubliko, kunlabore kun Bakin (Ba Jin) kaj Ĵelezo (Ye Laishi) planis kaj gvidis Esperanto-movadon en Ĉinio. Dank' al ilia subteno fondiĝis la redakcio de EPĈ en 1950, ĈEL en 1951 kaj Esperanta dissendo de Ĉina Radio Internacia en 1964.


En la forumo ĉeestis sinjoro So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Per rakonto pri sia vivo, li kuraĝigis la junajn studentojn fariĝi praktikaj kaj utilaj homoj, lerni diligente Esperanton, la ĉinan kaj la anglan lingvojn.


Sekve sinjorino Wang Weishi (Pluveta) diskonigis la laborojn de Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj ĝian novan projekton "Mia Asocio, Mia Urbo”.


Sinjorino Chen Ji, direktoro de E-sekcio de EPĈ, kaj ŝiaj tri kolegoj rakontis laborojn de EPĈ kaj dividis kun la studentoj siajn spertojn kiel Esperanto-redaktoro de EPĈ.


Sabate (la 30-a) la studentoj vizitis la Pekinan Lingvan kaj Kulturan Universitaton, kaj kune kun membroj de Esperanto-Asocio de PLKU aŭskultis prelegon pri esperantista sperto de sinjoro Xiao Huoli, vic-prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio.


Prelego en PLKU


Studentoj de Zaozhuang kaj Pekino post filmado de muzika video en PLKU


Sabate vespere, okazis diskuto, kiun ĉeestis Gabriele Corsetti, itala esperantisto laboranta en Pekino. La studentoj prezentis siajn opiniojn pri Esperanto kaj studado. Ili apenaŭ sciis Esperanton kiam ili eniris en la fakultaton. Dum partopreno en E-kursoj gvidataj de profesoroj Li Weilun kaj Bak Giwan, kaj en la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto, ili iom post iom konas Esperanton kaj ekamas la etoson de Esperantujo.


Post la vespera diskuto


Kelkaj fotoj pri la junulara forumo:









Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments