El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Ĉimpanzo memlernis lavadon

| 2019-12-09
Bookmark and Share


Ĉimpanzo estas la besto genetike plej proksima al homo, kaj ankaŭ la besto plej inteligenta, post la homoj. Yuhui estas ĉimpanzo loĝanta en vidindejo de la urbo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio. Kiam ĝi vidas bredistojn lavi vestojn kaj tranĉi legomojn, ĝi ekscitiĝas kaj ne povas regi sin pro ĝojo. Do bredisto faris provon: meti T-ĉemizon, sapon kaj penikon apud akvujeto de la ĉimpanzejo. Sen ia ajn gvido, Yuhui kuris al la akvujeto, prenis sapon kaj eklavis la veston, kvazaŭ infano post trovo de ŝatata ludilo. Poste ĝiaj manoj estis plenaj de ŝaŭmoj, kaj ĝi komencis lavi al si la kapon imitante brediston. Post lavado ĉe la akvujeto, la ĉimpanzo Yuhui portis tiujn "ludilojn" al ŝtonmonteto kaj tie daŭrigis lavadon.








Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments