El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Arĝenta linio" tra montaro aldonas movforton por mildigo de malriĉeco

| 2019-12-09
Bookmark and Share


Sur Pamiro situas la vilaĝoj Malyong kaj Datong en Taŝkorgan-a Taĝika Aŭtonoma Gubernio de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. Dum longa tempo, pro la geografia situacio, la disvolvado de loka infrastrukturo, inkluzive de elektro, estis malrapida, kaj tio malhelpis lokanojn liberiĝi de malriĉeco. Fotovoltaaj tabuloj instalitaj de la loka registaro nur povas kontentigi la bazan lumigadon de la vilaĝoj. Por solvi la elektroprovizajn problemojn, la registaro de Xinjiang multigis siajn investojn por plilongigi retojn de fotovoltaa elektroprovizado. Tio profitigos kelkajn malproksimajn vilaĝojn.



Nuntempe en la vilaĝoj laboras centoj da elektrolaboristoj. Laŭ la plano, la projekto pri plilongigo de elektraj retoj en la du vilaĝoj plenumiĝos antaŭ la fino de junio 2020.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments