El Popola Ĉinio>头条新闻>

Krepusko post raketa lanĉo

| 2019-12-11
Bookmark and Share


"Ĉu drako estas sur ĉielo?" Vespere de la 7-a de decembro, en pluraj lokoj de norda Ĉinio, kiel Pekino kaj Tianjin, aperis sinua nubo, kvazaŭ "drako" en legendo. Tuj la "draka" nubo estis diskonigita en sociaj retejoj. Profesiulo klarigis, ke la "drako" aperis pro raketa lanĉo.



Je la 16-a horo kaj 52 minutoj de la 7-a de decembro, en la Satelito-lanĉa Centro de Taiyuan, Ĉinio lanĉis 6 satelitojn per la raketo Kuaizhou-1A. Tio estas la 5-a fojo por la raketo Kuaizhou plenumi lanĉan taskon en 2019. Vespere de la sama tago, en la socia retejo Mikroblogo, retumanto kun la titolo "Teknika direktoro de Ĉina Kosmofluga Korporacio pri Raketaj Scienco kaj Industrio" konfirmis, ke la nubo estas spuro de tiutaga lanĉo de la raketo Kuaizhou-1A. Respondante komentojn de aliaj retumantoj, tiu homo skribis: "Se vi ŝatas vidi ĝin, ni lanĉos pliajn."




Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments