500-jara ovo elterigita en Sichuan de Ĉinio
En iu turismejo de la urbo Guang'an de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, oni elterigis ovon kaj rizerojn antaŭ 500 jaroj.
Rizeroj kaj ovo konservataj en cerealujo (fotita en la 13-a de novembro 2019)
Laŭ diskonigo de Tang Yunmei, direktoro de la Muzeo de Guang'an, tiuj antikvaĵoj estis trovitaj en du tomboj de Ming-dinastio (1368-1644). "Dank' al la filo de la tomb-posedanto, la ovo estas tiom bone konservita," Tang diris, ke la ŝtona tombo havas bonan fermecon. La arkeologia trovo de ovo estas tre malofta, do la bone konservita ovo de Ming-dinastio estas valora objekto por esplori la historion pri disvolvado de kortobirda bredado en sudokcidenta Ĉinio.
Redaktoro: Zhao Wenqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat